reen

Seslatera kahelado de Truchet

Seslatera kahelaro estas ŝablono de regulaj heksagonoj, kiuj kuniĝas senjunte, ofte videbla en naturo kiel mielĉelaj strukturoj kaj uzata en plankaj kahelaroj kaj grafikaj dezajnoj.
Truchet-kahelaro uzas kvadratajn kahelojn kun unikaj dezajnoj, ofte kurboj aŭ linioj, kiuj konektiĝas kiam metitaj apud unu la alia. Nomita laŭ Sébastien Truchet [Sebastjen Trüŝe], ĉi tiu metodo permesas kompleksajn kaj allogajn mozaikojn per rotaciado kaj aranĝado de kaheloj.
Seslatera Truchet-kahelaro kunigas la Seslateran kaj Truchet-kahelarojn, prezentante seslaterojn ornamitajn per tri Bezier-kurboj konektantaj la mezpunktojn de iliaj randoj.

Enkodado

Pli detala priskribo de la metodo troveblas en la angla versio.

Tiu ĉi enkodado havas 15 diversajn kahelojn. Du el ili servas kiel signo de spaceto _ kaj ^. Unu estas markilo de interpunkciaj signoj *. Du pluaj estas markiloj de "uskleco". La ceteraj kaheloj servas por marki ciferojn kaj literojn.
Signoj por interpunkcio
Esperanta latina alfabeto havas nur majusklojn kaj minusklojn. Tiu ĉi enkodado uzas tri "usklojn": dekstra /, maldekstra \ kaj nenia. Ĉiu litero do estas enkodita per unu kahelo (la plej oftaj) aŭ per du kaheloj: signo de uskleco kaj la litero mem. Enkodado de Esperantaj literoj

Ekzemploj

eĥoŝanĝoj ĉiuĵaŭde
3\\14/1 15/74\6 _\22\7\ 11/4\53

La teksto estas aranĝita vertikale de supre malsupren, kaj kolumnoj sekvas de maldekstre dekstren.

3 1 _ 1
\ 5 \ 1
\ / 2 /
1 7 2 4
4 4 \ \
/ \ 7 5
1 6 \ 3

Kiel tio aspektas per la Seslatera enkodado de Truchet, kun videbla kaj nevidebla reto:
eĥoŝanĝoj ĉiuĵaŭde kun reto eĥoŝanĝoj ĉiuĵaŭde sen reto

Pli granda ekzemplo, la unua artikolo de "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj":

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno
kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus
konduti unu al alia en spirito de frateco.
\22\7\6_\34\94\6_38918_\53518/83_62\4371\6_/81\6_3\8161\6_61/4_\52\854
_/81\6_71\694\6*_262_/3483\518_71/2245_/81\6_/8458/2235/245*/_/81\6_\53/9\78
_/845\5\792_\75\7_16_1621_35_8/327294_\53_/67193/24*
Kiel tio aspektas, kun kaj sen reto:
unua artikolo de UDHR kun reto
unua artikolo de UDHR kun reto

Resumo

La artikolo prezentas la kombinon de la seslatera kahelado kaj de kahelado de Truchete (kahelado per seslateroj ornamitaj per Bezier-kurboj). Ĝi montras kiel la aranĝoj de la kaheloj kreas diversajn bildojn, mozaikojn. Plie, la artikolo priskribas enkodan sistemon por reprezenti Esperantajn literojn kaj ciferojn per diversaj kaheloj kaj ilustras ĝin per ekzemploj.